Mi kapitulacas

(Originala titolo: Eu me rendo)
Verkis: Sérgio Sá
Traduko: Flávio Fonseca

Kie troviĝas tiu bela virino
Ĉirkaŭflirtinta preskaŭ ĉiunokte
Ĵetante venten vortumojn, rigardojn,
Ridetojn kaj gambojn?

Per dubasencaj telefonalvokoj
Kaj insistemaj subtilaj provokoj
Per ĉi susura spira manier'
Ĝis drono sub aper'
De pasi' kaj deziro

Mi penis ne naivi aŭ misagi
Kaj mi eĉ pensis, ke celo aliis
Sed pli kaj pli vi alproksimiĝadis
Kaj metis sieĝon
Uzante ĉiujn armilojn konatajn de ĉiu virin'
Ĝis la fin'

Do venu tuj,
Vi kompletigu ĉi magion
Venu,
Ne montru mienon de kiu komprenas nenion
Venu,
Ĉesu la parolon "Kion faris mi?"
Iel ajn mi kapitulacas,
Por ke venu feliĉ'
Iel ajn mi kapitulacas,
Por ke venu (Do vi venu)



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!