(Originala titolo: José aŭ Meu bom José)
Verkis: Georges Moustaki
Portugallingva traduko: Nara Leão (el Joseph)
Esperanta traduko el la portugala: James Rezende Piton
Jen la rezult', kara Jozef',
Post enamiĝ' al Dulcineo,
De la tuta Galileo
Inter ĉiuj la plej bela
Eble kun Debora aŭ Sara
Kara Jozef', aŭ kun alia,
La edzebleco konvencia,
Kaj tamen estis kun Maria
Vi povus simple vin dediĉi
Al ĉarpentad', al la segil',
Sen la bezono de l' ekzil'
Por vin kaŝi kun Maria
Vi povus laŭ em' familia
Naskigi multajn al Maria
Por la transdono de l' meti',
En manier' plej tradicia
Kion celis, kara Jozef',
La povra fil', tre energia,
Per siaj fremdaj idealoj,
Por la bedaŭro de Maria?
Mi foje rememoras vin,
Kara Jozef', mia amiko,
Ĉar via cel' ne estis plia:
Nur feliĉo kun Maria.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Jozefo
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!