Ŝtaloj

(Originala titolo: Nervos de aço)
Verkis: Lupicínio Rodrigues
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉu vi havis la sperton pri amo, sinjor',
Freneziĝon pro iu virin'?
Poste vee renkonti ŝin, damne, sinjor',
En brakoj sub ies domin'?

Ĉu vi havis la sperton pri amo, sinjor',
Kaj pro am' iri preskaŭ al fin'?
Poste vee ne trovi lojalon,
Nur tristan realon falantan sur vin?

Kelkaj homoj ŝajnigas sin ŝtaloj,
Sen sango en vejnoj, kaj sen viva kor'.
Tamen mi dubas pri la kialoj
Kaj eblaj reagoj de tia rigor'.

Mi ne scias, nun kion mi portas,
Ĉu spito, ĵaluz', amikeco, horor'.
Mi nur scias, ke iel mi mortas
Kaj se mi ŝin vidas tuj venas dolor'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Belega traduko! Tiu kanto memorigas mian adoleskon, kiam mi paŝadis antaŭ la domo de Lupicinio Rodrigues, kaj tie li estis sidita...
    Gratulon, kaj dankegon, Flávio

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!