Verkis: Afonso Camboim
La abeloj belaj
sur la floroj el-
prenas mielon, mielon...
La abeloj belaj.
Viaj lipoj mielaj
min igas abelon.
Jen, do, mia cel':
suĉi floron belan. Ĉu
vi estas floro? Ĉu
mi estas abelo? Ĉu
vi estas floro? Ĉu
mi estas abelo? Jes.
Mi pensas jese ĉar
vi estas milda kaj
bonodorega; ĉar
vi estas dolĉa kaj
mi ĉiam flugas...
Mi ĉiam flugas...
Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim
Videofarado: Joacir Camboim
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!