La bestaro

(Originala titolo: Bicharia)
Verkis: Luiz Enriquez k Sérgio Bardotti
Portugallingva traduko: Chico Buarque
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca

Aŭ, aŭ, aŭ! Mi-ho, mi-ho!
Mjaŭ, mjaŭ, mjaŭ! Kokeriko!
Bestoj estas ĉarmoj vivaj
Tamen ili ne estas naivaj

Aŭ, aŭ, aŭ! Mi-ho, mi-ho!
Mjaŭ, mjaŭ, mjaŭ! Kokeriko!
Se vosttordas la porkino
Povas esti l' fino
Jen rezulto do
Aŭ, aŭ, aŭ! Kokeriko!

Iam okazis
(kaj ankoraŭ)
En certa lando
(kaj ankoraŭ)
Kie bestoj estis mistraktataj kiel stultaj
(kaj ankoraŭ, kaj ankoraŭ)

Tie barono
(kaj ankoraŭ)
La fanfarono
(kaj ankoraŭ)
Pensis, ke la vivo belas ĉar li ne laboris
(kaj ankoraŭ, kaj ankoraŭ)

Aŭ, aŭ, aŭ! Mi-ho, mi-ho!
Mjaŭ, mjaŭ, mjaŭ! Kokeriko!
Bestoj estas paciencaj
Tamen ili ne estas demencaj

Aŭ, aŭ, aŭ! Mi-ho, mi-ho!
Mjaŭ, mjaŭ, mjaŭ! Kokeriko!
Se la hom' transiras limon
Besto vekas timon
Jen rezulto do
Aŭ, aŭ, aŭ! Kokeriko!

Tiru, azeno!
(nur tiradis)
Kovu, kokino!
(nur kovadis)
Rapidiĝu, hundo, gardu domon, kuru, venu!
(nur kuradis, nur venadis)

Sed tago venas
(tago venas)
Ĝi ne eltenas
(ne eltenas)
Ŝanĝos ĉion, kaj nun kiu pagos la anason?
Ĉar ni kaŭzos bestan frakason!


Rim:
- Aŭ, aŭ, aŭ! = onomatopeo imitanta la krion de hundo. Kvankam en kelkaj lokoj oni trovas la formon "boj, boj!", mi preferis uzi "aŭ, aŭ!", ĉar tiu estas samsona al la portugala, kaj por teni la rimon.
- Mi-ho, mi-ho! = onomatopeo imitanta la iaon de azeno.
- Mjaŭ, mjaŭ, mjaŭ! = Kvankam en PIV oni trovas la verbon "miaŭi", mi preferis uzi tiun formon kun "j", pro metrika kialo kaj pro simileco kun portugala lingvo.
- Se vosttordas la porkino = populara esprimo kun la signifo: ege malfacila situacio. La esprimo eble naskiĝis en rura medio, kie la bredanto devas preni la porkon je la vosto, por irigi ĝin al celata loko, sed la besto tordas ĝin por eskapi.
- Kiu pagos la anason = populara esprimo kun la signifo: porti la sekvojn de la agoj de aliaj homoj. La origino de tiu esprimo estas eŭropa (portugala aŭ itala), kaj ekzistas pli ol unu klariga versio, ĝenerale pri komikaj situacioj.

- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!