Cikatroj

(Originala titolo: Cicatrizes)
Verkis: Miltinho kaj Paulo César Pinheiro
Traduko: Flávio Fonseca

Amo neniam cikatriĝas...
Almenaŭ malpliiĝas plor'
De l' vivo ne pansita. Ho,
La vivon plor' dominas,
Disbatas ĝis ruina,
Kaj poste ĝin deprimas. Kor'
Pluserĉas amon for...

Mi pensas, ke ĉi pet' estas je la normal',
Ĉar por feliĉ' mi turnas min al
Iu, ajna iu,
Kiu almenaŭ daŭru dum la karnaval',
Nurnura iu, ajna iu,
Eĉ se ne bona, tamen estu ne la mal'.

Ne, la koro ne kondiĉas...
Almenaŭ malpliiĝas plor' ...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!