(Originala titolo: Caixa de sol)
Verkis: Nazaré Pereira
Traduko: Vida Jerman
La kesto via de l' sun'
Estas mia propra koro
Kie vi ja trovos kanton
Preta ĉiam vin protekti
Kaj en ĝi vi tuj forgesos
La malĝojon de ĉi mondo
Povos vivi aŭ plori
Sunkesto de popol'
Estas koro de la mondo
Kie homo donas manojn
Por la viv' en egaleco
Ja serĉante eternan pacon
Sed luktante tutatempe
Malvenkigi la militon
Rim: Registrita en la albumo Brazila Akvarelo, de Vida Jerman, 2002.
Obs: Gravada no CD Brazila Akvarelo, de Vida Jerman, 2002.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!