Maculelê

(Originala titolo: Maculelê)
Verkis: Nazaré Pereira k Délcio Carvalho
Traduko: Vida Jerman

Maculelê, maculalá
Obê obê obá obá

Jen mi batuqueiro d' Aruanda
Mi venis tamburi tie ĉi
Por savi popolon de Bahia
Permeson por danci petas mi

Maculelê, maculalá
Obê obê obá obá

Militglavon tien mi alportas
Kaj blankan standardon de Oxalá
Sur brust' mia stelo radiantas
Ekkrio por pac' de orixás

Maculelê, maculalá
Obê obê obá obá


Rim: Tiu ĉi kanto troveblas en la albumo Brazila akvarelo, de Vida Jerman.
Rim2: La tradukintino decidis ne traduki kelkajn tipajn brazilajn vortojn. Jen ili:
- Maculelê (esperante makuleleo) = folklora brazila danco deveninta el afrika kaj indiĝena kulturoj, kiu ŝajnigas triban lukton per bastonoj.
- maculalá, obê obê obá obá = sensignifaj vortoj, cele al ritma kaj sona efektoj.
- batuqueiro = batukisto.
- Aruanda = koncepto trovebla en religioj influitaj de la afrika kulturo. Temas pri loko en la spirita mondo, iom varia laŭ la religio, sed ĝenerale simila al speco de paradizo.
- Bahia = la ŝtato Bahio, aŭ Baio.
- Oxalá (esperante Oŝala') = La plej grava kaj respektata oriŝao en la afrikdevenaj religioj.
- Orixás (esperante oriŝaoj) = Diecoj de la joruba religio, kiuj reprezentas la fortojn kaj la elementojn de la naturo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!