(Originala titolo: Lua e estrela)
Verkis: Vinícius Cantuária
Traduko: Flávio Fonseca
Virino de la ring' de luno kaj stelo
Sunaj radioj en urba ĉielo
Brilo de l' luno, nokto tre tarda
Penso pri vi, mi sentas saŭdadon
Venas mateno, svenas la lumoj
En la spegulo de ĉi nia urbo
Kiu vi estas, kiel nomiĝas?
Diru al mi: renkonti vin kiel?
Mi lasu al sorto, al la hazardo
Mi eble renkontos vin en nokta ardo
Brilo de l' luno, nokto tre tarda
Mi pensas pri vi, mi sentas saŭdadon
Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!