(Originala titolo: Medo da chuva)
Verkis: Raul Seixas k Paulo Coelho
Traduko: Vitor Luiz
Domaĝe, ke vi min vidas
kiel vian sklavon
Kaj diras, ke edzo mi estas,
ne povas foriri
Kiel ŝtonoj senmovaj sur plaĝo
Mi restas ĉe vi sen ia sci’
pri la amoj donitaj de l’ viv’
ne spertitaj de mi
Mi ja perdis la timon, la timon
la timon je pluvo
ĉar la pluvo revene sur teron
portas aeraĵojn
Mi ja lernis sekreton, sekreton,
sekreton de l’ vivo
revidante la ŝtonojn plorantaj
solecaj samloke
Mi ne povas kompreni amason
glutante mensogon,
Ke la revoj malfaras ja tion
diritan de l’ pastr’
ĉar ĵurante al vi mian amon
mi perfidis min mem
nun mi scias, ke neniu feliĉas
se amas je nur unu foj’, unu foj'
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!