Gitaristo

Verkis: Flávio Fonseca sur poemo de Ewa Barbara Grochowska

La pluv' perlas sur la vitroj,
La pord' klakas pro ventblovo,
Falas notoj de l' pupitro
Kaj turniĝas en dancmovo.

Plor', plor', pluva plor'
Sol, sol, gama sol

Bruis ofte la aplaŭdoj
De publiko ensorĉata
Kaj famigis lin per laŭdoj
Grava homo tre konata.

Laŭd', laŭd', brua laŭd'
La, la, laŭta la

Sur la kordoj mal streĉitaj
Glitas fingroj de l' artisto.
Iam fama, nun perdita,
Ne plu lerta gitaristo.

Fam', fam', trompa fam'
Fa, fa, kurta fa

La gitaro plendas paŭte
Pro la ludo sen efiko.
Murhorloĝo tiktas laŭte,
Laŭ la ritmo de l' muziko.

Tiktak', re-tiktak'
Re, re, daŭra re

Li batalas kontraŭ sorto,
Kun en kapo sonoŝtormo,
Sed la korpo jam sen forto
Nur aspiras al la dormo.

Dorm', dorm', ŝtona dorm'
Do, do, longa do


Rim: Tiu ĉi kantoteksto ricevis la unuan premion en Belarta Konkurso de UEA en 2026, kaj Flávio estas invitita de BK-prezidanto verki la muzikon.
Obs: Esta letra de música foi premiada em primeiro lugar no Belarta Konkurso da UEA em 2026, e Flávio foi convidado pelo presidente do concurso a fazer a música.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!