Ni dancu

(Originala titolo: Vamos dançar)
Verkis: Ed Motta k Rafael Cardoso
Traduko: Flávio Fonseca

Mi ne naskiĝis por peno
Mi ne naskiĝis por plor'
Mi jam komprenis, ke l' vivo
Estas pli grava ol glor'

Mi stiris jam plurajn aŭtojn
Foriĝis jam kapital'
Decidis mi, ke la mono
Ebligos ne, ebligos ne vivi en pac'

Ni dancu tie sur strato
Ni dancu kun tuta kor'
Ni dancu dum estas tempo
Dediĉi nin al vivhor'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!