(Originala titolo: E muito mais)
Verkis: João Donato k Lysias Ênio
Traduko: Flávio Fonseca
En la estonto estos ĉio tre malsama
Vetero flamas kaj subite for la saĝ'
Ĉi mia amo certe estas tre freneza
Pli ol da meza, por mi ĉiom kun kuraĝ'
Mi volas kovri la sunlumon per kribrilo
Esti hirundo en somera vojdevi'
Mi finkonstruos belkastelojn de argilo
Kaj marŝos sur la varmaj akvoj de l' pasi'
En la estonto estos ĉio tre malsama
Vetero flamas kaj subite for la saĝ'
Ĉi mia amo certe estas tre freneza
Pli ol da meza, por mi ĉiom kun kuraĝ'
Malŝaltu lumon kaj ekscitu mian brulon
Tuj kisu min por ke solviĝu mia zorg'
Komprenu, mi pro ĉi dezir' estas fajrulo
Mi estas plenaluna drako de Georg'
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!