La kato

(Originala titolo: O gato)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes k Luis Enriquez Bacalov
Traduko: Flávio Fonseca

Per bela salto
Kun plensekuro,
La kato pasas
De l' grund' al muro.
Ideon ŝanĝas
Post nur sekund',
Kaj do repasas
De l' mur' al grund'.

Ĝi tre zorgeme
Ekalpaŝas en silento,
Kaj subite kuras haste
Post naiva pasereto.

Kaj tuj ĝi haltas
Kvazaŭ pro timo,
Poste resaltas
Al la proksimo.

Per fadenbulo
Ĉirkaŭvolviĝas.
Galhumorulo,
Haroj hirtiĝas.
Maldiligenta,
Nenia stres'...
Plaĉas bonsenta
Fingrokares'.

En la vespero, ĝi jam sen celo,
Anstataŭ bano
Pasigas langon sur sia felo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!