En sonĝo

(Originala titolo: Mir träumte von einem Königskind)
Verkis: Allyrio Lopes sur teksto de Heinrich Heine,
tradukita de L. L. Zamenhof

En sonĝo princinon mi vidis
Kun vangoj malsekaj de ploro, –
Sub arbo, sub verda ni sidis,
Tenante nin koro ĉe koro.

"De l' patro de l' via la krono
Por mi ĝi ne estas havinda!
For, for lia sceptro kaj trono –
Vin mem mi deziras, aminda!" –

"Ne eble!" ŝi al mi rediras:
"En tombo mi estas tenata,
Mi nur en la nokto eliras
Al vi, mia sole amata!"


Rim: Dankon al Biblioteko Carlos Domingues, de Brazila Esperanto-Ligo, kiu disponigis la originalon al ni.
Obs: Agradecemos à Biblioteca Carlos Domingues, da Liga Brasileira de Esperanto, que nos disponibilizou o original.


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!