(Originala titolo: Tempo certo)
Verkis: Ubiratan Sousa k Souza Netto
Traduko: Flávio Fonseca
Dancu mestizo rapide,
Sonoru la marak'
Kaj tamburino kun forto,
Ĉar la nordo leviĝas pro ĉi klak'.
Kaj aŭdiĝu bov', he bov',
Anoncanta ke l'
Festo de l' popol', he bov',
Ekas nun kun bel'.
La haŭto via bruna,
Banita de la ŝvit'.
Reflekto flama nuna,
Kiu brulas: apero de la sun'.
Ĝi rebrilis nun, he bov',
Nur por lumigad'
De l' festo de l' bov', he bov',
Vera luma spark'.
La stelo de l' nord',
Radio de l' mort'
Kaj vivo de l' sort'
En sia lok'.
Jen sono de la matrako:
Kiam aŭdiĝos ĉi takto
Alvenos la tag'
Alvenos la tag'
Alvenos la tag'.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!