Lambado / Plore iris for

(Originala titolo: Lambada / Chorando se foi)
Verkis: Gonzalo Hermosa Gonzales k Ulises Hermosa Gonzales
Traduko: James Rezende Piton

Plore iris for kiu iam nur plorigis min...
Plore iris for kiu iam nur plorigis min...

Ploros ankaŭ li, pro la daŭra memor'
Pri la amo lasita sen zorg'...
Ploros ankaŭ li, pro la daŭra memor'
Pri la amo lasita sen zorg'

Tiu rememor' sekvos lin ĝis la plej fora lok'
Tiu rememor' ĉiam sekvos min, en ĉiu lok'

Danco, sun' kaj mar' restos en la kor'
Estas perd' kaj retrov' en amor'
Kaj en lambadej' mi en danc' pensos, ke
Tiu amo, por moment', gravis plej

Tiu rememor' sekvos lin ĝis la plej fora lok'
Tiu rememor' ĉiam sekvos min, en ĉiu lok'

Ploros ankaŭ li, pro la daŭra memor'
Pri la amo lasita sen zorg'
Kanto, rid', dolor', melodi' de amor',
Pormomenta ŝvebanta valor'

Aj, aj, aj
Dancante lambadon!...


Rim:
- (N.T.) Kanzono kreita en Bolivio, kiu poste furoris fasonita laŭ la brazila ritmo lambado. Ĝi estis internacie popularigita de la franca-brazila ensemblo Kaoma.
- La esperantigo estas farita el la portugallingva versio de Kaoma.
Obs:
- (N.T.) Canção criada na Bolívia, que depois fez sucesso talhada conforme o ritmo brasileiro lambada. Ela foi internacionalmente popularizada pelo grupo franco-brasileiro Kaoma.
- A tradução foi feita a partir da versão em português do grupo Kaoma.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!