(Originala titolo: Para uns olhos azuis)
Verkis: Flávio Fonseca k Antonio Jorge
Traduko: Flávio Fonseca
En via funda blu-okulpar',
Doloroj de l' mondo.
Sur la dentoj, sur ungoj,
Sekeco de la speguloj.
En senrevena misvojo,
Atendoj kaj elreviĝoj.
En via funda blu-okulpar',
Furio de l' maroj.
Tia soleco dezerta
Detruas la revojn necertajn.
En via turniĝanta kapo
Dissolviĝas la planoj.
Trinku lumon de l' vero
El glaso da vivo.
Lasu la hararon
Kaj vian kareson.
En ĉi pluva vespero
Lasu, ke fulmo
Bruligu timetojn
Kaj vian saŭdadon.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!