(Originala titolo: Idiota)
Verkis: Jão k Pedro Tófani k Zebu
Traduko: Laís Lyra
Ĉiuj konatuloj min avertis, mi dankegas
Sed tie estis mi ne plu
Perdiĝis enrilaten kaj vin ekŝatis pli
Ol kiom vi ekŝatis min
Sed ĉio bonas
Ĉar la noktoj kun vi estas indaj
Ebriiĝintaj parolante malbonaĵojn pri aliaj
Vi eble estos for antaŭ la sunleviĝo, sed
Nun mi amos vin kiel idioto amas
Ĉe mi foto via emfaze kaj enkadre dormoĉambras
Mi atendos dum vi aparte vivas
Ne forgesu, tamen, mi ekzistas
Nun mi kisos vin kiel idioto kisas
Tuj pretigos min ĉar certe la korŝiro baldaŭ vicas
Sed dum vi de mi ne enuiĝas
Mi amos vin kiel idioto amas
Mi ja konis ĉiujn viajn ruzajn trompilerojn
Bedaŭrinde falis mi
Mi perdiĝis centren vian belan vizaĝon
Ne elirebla estis ĝi
Sed ĉio bonas
Ĉar la noktoj kun vi estas indaj...
...Mi amos vin kiel idioto amas
Se mi vundiĝas en procezo
Mi ĝin solvas, sen frenezo
Kun ajna ripoz’ mi bonfartas
Por ni du ja similas la doloro de la koro
Mi tial tiom ŝatas
Mi amos vin kiel idioto
Mi amos vin kiel idioto
Mi amos vin kiel idioto
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!