(Originala titolo: Samba pra Vinicius)
Verkis: Chico Buarque k Toquinho
Traduko: Flávio Fonseca
Poeto,
Ho poeto, kamarado,
Poeto de l' balado
De la sambo, de l' pardon'
Pardonu pro la kant-improvizado
El ĉi inspira fon'
El mia kora bon'
Virin', gitara son'
En rondo
Poeto,
Poetiĉjo, vagabondo,
Vaganta tra la mondo
Vin agitas emoci'
Al vivo malplaĉas atendad'
La viv' estas defi'
La viv' estas ĝojpad'
Vinicius, kara, sarava'
Poeto,
Ho poeto, kamarado,
Poeto de l' balado
De la sambo, de l' pardon'
Pardonu pro la kant-improvizado
El ĉi inspira fon'
El mia kora bon'
Virin', gitara son'
En rondo
Poeto,
Poetiĉjo, vagabondo,
Ho bon', se l' tuta mondo
Estus tia kia vi
(Se ĉiuj estus egalaj al vi)
Al vivo malplaĉas atendad'
La viv' estas defi'
La viv' estas ĝojpad'
Vinicius, kara, sarava'
Rim:
- Sarava' (originale Saravá) = interjekcio uzata kiel saluto ĉefe en la afrikbrazilaj religioj.
- "Se ĉiuj estus egalaj al vi" = aludo al samnoma komponaĵo de Vinicius, tiu ĉi.
Obs:
- Sarava' (no original Saravá) = interjeição usada como saudação principalmente em religiões de origem africana.
- "Se ĉiuj estus egalaj al vi" (no original "Se todos fossem iguais a você") = alusão a uma composição homônima de Vinicius, esta aqui.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!