Verkis: Odília Milhomens,
sur teksto de Abel Gomes,
psikografiita de Porto Carreiro Neto
Nova lumo venis al la Tero,
Lumo sankta de la Sankta Dio!
Disfluiĝas tute la mistero
Sur la forto de l’ Evangelio.
Nun la pordoj bronzaj de l’ karcero,
Entenanta ombron de l’ Nescio,
Falas brue... Restas nur polvero...
For mallumo! hela estas ĉio!
Vivon novan nun ricevis vorto
De l’ eterna Majstro el la forto
De la flora lingvo Esperanto.
Nun popoloj ĉiuj vidos klare,
Dion Bonan dankos, kaj grandare
Kolektiĝos por la nova kanto!
Rim: Ĉi tiun soneton troviĝas en la libro Mediuma poemaro, de Porto Carreiro Neto. Ĝi estas atribuita al la spirito Abel Gomes, kiu ĝin verkis okaze de la apero en Esperanto de la libro La Evangelio laŭ Spiritismo, de Allan Kardec.
Obs: Este soneto encontra-se no livro Mediuma poemaro, de Porto Carreiro Neto. É atribuído ao espírito Abel Gomes, que o escreveu por ocasião do lançamento em Esperanto do livro O Evangelho Segundo o Espiritismo, de Allan Kardec.
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Dankon, kara Flávio! Granda surprizo por mi!
ResponderExcluir