(Originala titolo: Sonho real)
Verkis: Lô Borges k Ronaldo Bastos
Traduko: Cícero Soares
Je l’ unua vido
pasi’ estas senrevena
nur per artista decido
por sukcesi teni sin
Ĉar la gamboj tremas,
la besteto sovaĝemas,
kiam ulo jese venas: la rev-karin’
En fantazi’ mi feliĉas pri kis’
apenaŭ amkomence volas mi la bis!
Venas, instalas belecon, sen ia atendo.
Iluzi’ ĝojplena
kiam la etos’ amema
apudvenas, haŭton frotas
nin koketas per kaĵol’
legas nian penson
senmovigas la momenton
dum apud-petol’
Sonĝa real’, vi surprizigu min
kaj plektu ties vivon al mia destin’
Venas, instalas belecon, sen ia atendo.
Ĝoj’ foj’ kaj foj’ nur dependas de jes
hazarde ĉeas iu
plena de kares’
Venas, instalas belecon,
Momento de sonĝa real’
Venu ni kuniru
tra la rando de la vojo
sur marĝeno sunoplena
mi ĝin trovis por promen’
Venu, kerubino,
min trouzu ĝis la fino
nian ŝipon iluminu
al la haven’
Ĝoj’ foj’ kaj foj’ nur dependas de jes
hazarde ĉeas iu
plena de kares’
Venas, instalas belecon,
Momento de sonĝa real’
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!