Verkis: Paulo César Pinheiro
Traduko: Flávio Fonseca
La koko kantadas ne plu en Kantakoko
La akvo faladas ne plu en Akvofalo
La knabo ne plu prenas mangon en Mangarbo
Kaj nun kiel grandas la urbo en Ĝangalo
Neniu foriras el Monto de Adiaŭ
Neniu plu ĵuras la amon en Priĵuro
La vivo inferas en Urbo Sankta Dio
Plezuro finiĝis en Monto de l' Plezuro
Mi konas ne armiltempon
Do mi ankoraŭ preferas
Aŭdadon de samba verso
Ol pafon tra la aero
Laŭ poezio de l' nomoj de faveloj
La vivoj tieaj estis belaj
Kaj loĝi en ili estis bon'
Nun poezio suferas kaj perdiĝas
Aŭ tie la vivo aliiĝas
Aŭ nomoj ŝanĝiĝos pro bezon'
Rim: la aŭtoro ludas kun nomoj de faveloj de la brazila urbo Rio-de-Ĵanejro. En la traduko, ne ĉiuj respondas precize al la originalaj nomoj, pro rimaj kaj metrikaj kialoj. Ili estas (laŭ alfabeta ordo):
- Akvofalo (originale Cachoeirinha);
- Ĝangalo (originale Rocinha);
- Kantakoko (originale Cantagalo);
- Mangarbo (originale Mangueira);
- Monto de Adiaŭ (originale Morro do Adeus);
- Monto de l' Plezuro (originale Morro do Prazeres);
- Priĵuro (originale Juramento);
- Urbo Sankta Dio (originale Cidade de Deus).
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
- Monto de Adiaŭ (originale Morro do Adeus);
- Monto de l' Plezuro (originale Morro do Prazeres);
- Priĵuro (originale Juramento);
- Urbo Sankta Dio (originale Cidade de Deus).
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!