(Originala titolo: A banca do distinto)
Verkis: Billy Blanco
Traduko: Vitor Mendes
Vi sakras malriĉajn, manprenon ne donas, en rasisma sojlo
Pro kio ĉi tiu sinten’,
Ĉi tiu orgojlo?
Jen ke sorĉistino nin tuŝas hazarde, jen la morto-vero
Infart’ vin atingas, sinjor’
Finiĝas fiero
Jen vantec’ la stultulon, lin metas en alton, ŝtuparon fortiras
Sidante proksime por helpo ne iras
Atendas trankvile la falon al plank’
Se altas la arb', ankaŭ do estas granda de l’ frukto la fal’
Jen al ĉiuj egal',
En la fino de l’ vivo
Kovritaj de tero
En horizontal’
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!