Gejunuloj deviintaj

(Originala titolo: Juventude transviada)
Verkis: Luiz Melodia
Traduko: Flávio Fonseca

Ŝi lavadas ĉiutage, ho angoro,
eksterdome, sub la pluvo, nur laboro...
Ĝis la revado frumatena.
La virino trosenĝena
devas protekti sin pro antaŭjuĝ'.

Mi komprenas gejunulojn deviintajn
kaj la helpon luksoplenan tamburinan...
Ĝis la revado frumatena.
La virino trosenĝena
devas protekti sin pro antaŭjuĝ'.

Ĉiu homo reprezentas mensogemon,
la naskiĝon, vivon, morton, eĉ blasfemon...
Ĝis la revado frumatena.
La virino trosenĝena
devas protekti sin pro antaŭjuĝ'.

Tamen eblas transformad',
malgraŭ la dir' de gejunuloj.
Vi iam ploros pro saŭdad',
ĉar klariĝos fantazioj.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!