(Originala titolo: Mãos abertas)
Verkis: Mariângela Prudente k Ana Girão
Traduko: Flávio Fonseca
En ĉi preĝo, Sinjor' mi oferas al Vi
La krakon de la flamo, la certecon de l' don'.
Mi al Vi oferas la brilantan sunon,
La doloron de la frato kaj
Fidon je l' esper', krom mia am'.
En ĉi preĝo, Sinjor'...
Mi al Vi oferas malfermitajn manojn,
Lacon pro la daŭrigita paŝ',
Mian fortan krion de laŭdad'.
En ĉi preĝo, Sinjor'...
Mi al Vi oferas la viditan belon
En la eno de la koroj kaj
La kuraĝon plu transformi min.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!