(Originala titolo: Verde azul sonhar)
Verkis: Padre Irala
Traduko: Flávio Fonseca
Flugilmalferme, mi soras el katen',
Solece flugas en la seren',
Vizitas nubojn laŭ infana lev'
Sur la ventoj velas, verda blua rev'
Ĉiu espero el grundo floris jam
Kaj en memoro, mortinta flam'
Libera birdo, celas alton mi
Plenigi vidon per la klar' de Di'
Mi laciĝis tro
Miaj planoj aliiĝis al misplanoj
Miaj vojoj aliiĝis al misvojoj
Kaj por iri do necesis la retro'
Venu apud mi
Kune pri okazontaĵoj ni meditos
Certe ni celante pacon ne militos
Dum liberon kvazaŭ floron semos ni
Verso neebla kaj revo pri futur'
Tritiko pana fariĝas pur'
Vivo tenata en dolor' kaj sem'
Kiu burĝoninta nutros pacon mem
Tra la dezerto marŝadas homamas'
Kvazaŭ ĝi estus senpaŝta ŝafidar'
Vokas veran vivon per klamo sen bar'
Kaj ŝiras la koron ĉi krianta ras'
Voĉo, gitaro kaj kordaranĝo: Flávio Fonseca
Grupo Tera:
1ª violono - Ivan Quintana
2ª violono - Fabianne Gotelipe
Aldviolono - Daniel Marques
Violonĉelo - Guilherme Ficarelli
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Certe ni celante pacon ne militos...
ResponderExcluirTiu verso rememorigis min pri la siatempa, ankoraŭ dumsocialisma, demando al la Radio Jerevan. Ĝi sonis: "Ĉu okazos la tria mondmilito?" La Radio Jerevan respondis: "Ne, ĝi ne okazos. Sed okazos tia batalo por la paco, ke ne restos ŝtono sur ŝtono!"
Amike, Fejfi (SK)
Pensiga respondo...
Excluir