Senbrida mond’

Verkis: Mikel Klav

Ankoraŭ ne aperis solvo por la kontrol’
Kelkaj estroj ne regas laŭ la leĝoj
Tiel daŭras la aferoj
Ne komunaj ĉagrenaj kaj angoraj

Kial ankoraŭ ne ekzistas solv’ ia,
por senbrida mond’?
Ĉu ĝi aperos, ĉu ĝi veras aŭ ĉu ĝi ekzistas?

Mi ne sukcesas pli suferi
Kiam mi vidas homojn en milit’
Traktitajn kiel ŝtonoj
Sen viv’, emoci’, kaj pac’
Kaj ankoraŭ daŭras niaj tempoj
Vunditaj homoj falintaj sur la plank’
Troas perfortad’, nenia solv’
Tiel finfine, vivas ni en senbrida mond’
mond’, mond’


Rim: Tiu ĉi kanto apartenas al la albumo Realeco, de Mikel Klav, eldonita de Vinilkosmo (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas: Mikel Klav


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!