En nia lando

Verkis: Francisco Braga k J. B. de Mello e Souza

Kiel dolĉege kantas birdetoj
sur la branĉetoj, en la arbar'...
Gaje saltante, ĉiam en festo,
apud la nesto flugas nun par'.

Kiom da steloj nokton beligas
kaj nin ravigas ĝis la maten'!
Sun' ekaperas... Glore ĝi brilas!
Kampoj similas vasta ĝarden'...

Tra la verdaĵo, inter folioj,
la papilioj ludas kun ĝoj'.
Venas rivero... Ĝi de l' montaro
al blua maro estas la voj'.

Kiom da ĉarmoj, kiom da floroj,
kaj am' en koroj, ĉi tie, nur!
Vi estos ĉiam, kara Patrujo,
la juvelujo de la Natur'.


Rim:
- El la libro 100 jaroj da kantado, de Sylla Chaves: Kultura Kooperativo de Eo, 1989.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
- Troviĝas kelkaj diferencoj inter la originala partituro kaj la libro de S. Chaves: "heligas" anstataŭ "beligas", "ensorĉas" anstataŭ "ravigas" kaj "estas" anstataŭ "estos". Ni elektis lasi laŭ la partituro, respektante la deziron de la aŭtoro.
- Dankon al Biblioteko Carlos Domingues, de Brazila Esperanto-Ligo, kiu disponigis la originalon al ni.
Obs:
- Do livro 100 jaroj da kantado, de Sylla Chaves: Kultura Kooperativo de Eo, 1989.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
- Há algumas diferenças entre a partitura original e o libro de S. Chaves: "heligas" em vez de "beligas", "ensorĉas" em vez de "ravigas" e "estas" em vez de "estos". Optamos por deixar conforme a partitura, respeitando o desejo do autor.
- Agradecemos à Biblioteca Carlos Domingues, da Liga Brasileira de Esperanto, que nos disponibilizou o original.


Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!