Melodio (Survoje al ta tago)

(Originala titolo: Toada (Na direção do dia))
Verkis: Cláudio Nucci k Juca Filho k Zé Renato
Traduko: Alberto Chueiri

Ĉi-kanzonon brunulino aŭdu ĉe mi
Ĉi tiun aventuron ni travivu
Ludante tiam mi kantadas gaje
Por vidi vin kun feliĉ'

Aŭskultu trajnon kiu venas fajfi
Sur la fervojo nun ĵus alvenantan
Kaj en ni restas ja treege forta
La sentam'

Saŭdadon grandan sentis mi
Kaj tio estis io tiel bela
Forgesi neniam plu volas mi

Venu, amata!
Karulin'
Venu, amata!


Rim: Korusa partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: Partitura para coral desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Valseto

(Originala titolo: Valsinha)
Verkis: Chico Buarque k Vinicius de Moraes
Traduko: Carlos de Faria

Iun tagon li alvenis hejmen tute malsimile ol sia kutim'
Laŭ pli varma rigardo ol tiu kutima tiam li rigardis ŝin
Kaj ne sakris la vivon tiel akre kiel ĉiam laŭ sia inklin'
Kaj ne ŝin lasis en kanapo sed je ŝia gapo li al danc' invitis ŝin

Do kiel dum tre longa tempo ne kuraĝis ŝi, ŝi plibeligis sin
Kun sia plej alloga vest' odorigita en kesto per naftalin'
Kaj do brakumis ili reciproke laŭ la forto de sia destin'
Kaj tre gracie kaj en paco iris al la plac' en ĉirkaŭbrako ja sen fin'

Kaj do dancadis tian dancon ke la najbararo tuj veklevis sin
Kaj jen feliĉo tre akuta, en la urbo tuta brilis ilumin'
Kaj jen tiom da kisoj faŭkaj kaj da krioj raŭkaj kiel okazis jam ne plu
Ke la mondo komprenis kaj la mateno venis en ĝu'.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Valseto

Ĝojo, ĝojo

(Originala titolo: Alegria, alegria)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Dokito

Vojirante kontraŭ vento,
Sen tuko, sen dokumento...
Je sun' de preskaŭ decembro,
Mi iras...
Sun' dividiĝas je rimoj,
Je spacoŝipoj, geriloj,
Je kardinalaj belinoj...
Mi iras...
Je prezidantaj vizaĝoj,
Por longaj kisoj de amo,
Sur dentojn, krurojn kaj flagojn,
Bombon, Brigitte Bardot
La suno sur novaĵostandojn
Alportas ĝojon, ankaŭ pigron...
Kiu legas tiom da?
Mi iras...
Jen inter fotoj kaj nomoj,
L' okuloj kun mil koloroj,
La brust' je vanaj amoroj
Mi iras...
Kial ne, kial ne?

Ŝi pensas pri edziniĝo
Ne plu mi iris lernejon
Sen tuko, sen dokumento,
Mi iras...
Jen mi trinkas koka-kolon
Ŝi pensas pri edziniĝo,
Mi kantas al mi konsolon!
Mi iras
Jen inter fotoj kaj nomoj,
Sen libroj kaj sen pafil'...
Sen malsato, telefono,
En la koro de Brazil'!...
Ŝi eĉ nescias, pensis mi
Pri kantado ĉe televid'
La sun' tiom belegas,
Do mi sen tuko, sen dokumento,
Neni' en poŝoj aŭ manoj,
Mi volas daŭri kun vivo, ho, am',
Mi iras...
Kial ne, kial ne?
Kial ne, kial ne?


Rim: Korusa partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sambo en preludo

(Originala titolo: Samba em prelúdio)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Wel

Vivo sen vi
ne sencas por mi.
‘stas vi la motiv’
de mia sentiv’.
Jam nia ĝarden'
ne floras ĉar sen
vi malestas lum’,
kaj mankas parfum'.

Sen vi jen mi
en ĉi sendirekt'.
Sen varm’ de pasi',
ide' sen projekt’,
rigard' sen persvad',
ĉi tristokultiv'...
Sen vi mi estas neniu, mankas viv'.

Ne tardu, venu.
Vi komprenu ke neniam mortas la amo.
Bezon’ de flamo
estas en miaj brakoj sen vi,
via brakum’ malvarmas sen mi.

Al mi ĉi solo
tenas l’ okulojn tristaj sen alternativ’.
Reen al amo,
Sen vi mi estas neniu, mankas viv'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Karnavala maten'

(Originala titolo: Manhã de Carnaval)
Verkis: Luiz Bonfá k Antônio Maria
Traduko: Flávio Fonseca

Maten’, tiel bela maten’
En viv’, iu nova kanzon’
Kantanta nur rideton,
Okulojn, manojn viajn,
Ĉar nepre venos iam
Ĉi tien vi.

El kordoj de mia gitar’
Serĉanta nur amon de vi
Aŭdiĝas voĉo
Pri iaj kisoj
Perditaj
Sur viaj lipoj.

Kantas jen mia kor’
Ĉar revenis la ĝoj’
Tre feliĉa maten’
De la am’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Karnavala mateno
Maten' de karnaval'

Printempo (For pluvo)

(Originala titolo: Primavera (Vai chuva))
Verkis: Cassiano k Sílvio Rochael
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Ĉe l’ frosta vintra alven’
mi volas esti kun vi,
eĉ dum l’ aŭtuna reven’
mi volas esti kun vi.
Ĉar jam estas printempo, florriĉa,
estas printempo, florriĉa,
karulin`,
ame mi portas
rozon por vi,
karulin`,
jen ĉielo ĉarme bela,
for pluvo,
for pluvo,
estas printempo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Printempo (For, pluvo)

Printempo (For, pluvo)

(Originala titolo: Primavera (Vai chuva))
Verkis: Cassiano k Sílvio Rochael
Traduko: Túlio Flores

Kiam la vintro alvenos
Mi volos esti ĉe vi
Kiam aŭtuno revenos
Mi volos esti ĉe vi
Mi (printempo floras) vin amas
Printempo floras, vin amas, mia am'

Jen ruĝa rozo
Prenu ĝin tuj

Mia am'
La ĉielo bluas gaje
For, pluvo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Printempo (For pluvo)

Maringa'

(Originala titolo: Maringá)
Verkis: Joubert de Carvalho
Traduko: Sylla Chaves

Estis mirinde, kiel gajis ĉiu fil'
de Pombal' — malgranda urbo
en la nordo de Brazil',
sed, pro sekeco, preskaŭ ĉiuj migris for,
kaj nur restis tiu akvo,
kiun homoj nomas plor'.

Maringa', Maringa',
ekde via foriro
nure restis resopiro,
via manko kaj malĝoj',
Maringa', Maringa',
la vivo estas fuŝo,
ekde kiam mia buŝo
kisis vin je lasta foj'.
Maringa', Maringa',
vi ne restu longe for,
ĉar, kontraŭe, mia kor'
senespere mortos ja.

Dum formigrado, Maringa', la mestizin',
estis plej priparolata,
ĉar bedaŭr' atingis ŝin;
ĉar longe daŭris pri mestizo la memor':
Li ja restis en Pombalo,
tamen ankaŭ en la kor'.


Rim:
- Registrita de la kantisto Antônio João, en la albumo Brazilo Kantas por Pli Bona Mondo, en 1970.
- El la libro Rapida vojo 1: Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, 1999.
- Registrita de la kantisto Jovelino Freire Figueiredo, en la albumo Bahia de ĉiuj Sanktuloj, en 1999.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Magdalen'

Reen al vi

(Originala titolo: Serei teu bem)
Verkis: Carole King
Portugallingva traduko: Ronaldo Bastos (el You’ve got a friend)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Foje vi solecos kaj rompiĝos via kor'
Kaj nenio, nenio ajn plaĉos al vi
Fermu do l' okulojn kaj pensu nur pri mi
Mi venos haste, eĉ se mi estos for

Nur sufiĉas ripeti
Mian nomon per laŭta voĉ'
Mi revenos tuj por resti ĉe vi
Vintr', aŭtun', somer' aŭ printempo,
La jarsezono ja ne gravas
Mi ekflugos tuj, jes, sendube
Reen al vi

Ĉiuj nuboj nigriĝis kaj la sun' ne brilas plu
La malvarma nordvento ekĝenas vin
Ligu viajn harojn, eltenu ĝis la fin'
Vi vidos, tuj reaperos la ĉiela blu'

Nur sufiĉas ripeti
Mian nomon per laŭta voĉ'
Mi revenos tuj por resti ĉe vi
Vintr', aŭtun', somer' aŭ printempo,
La jarsezono ja ne gravas
Mi ekflugos tuj, jes, sendube

Vi certe ĉiam trovos helpon ĉe mi
En tempoj de senespero
La mondo vin elrevigos kaj vin afliktos sufero
Sed mi estos preta!

Nur sufiĉas ripeti
Mian nomon per laŭta voĉ'
Mi revenos tuj por resti ĉe vi
Vintr', aŭtun', somer' aŭ printempo,
La jarsezono tute ne gravas
Mi ekflugos tuj, jes, tutcerte,
Reen al vi, reen al vi, reen al vi



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Bovisto

(Originala titolo: Boiadeiro)
Verkis: Klécius Caldas k Armando Cavalcanti
Traduko: Túlio Flores

Rekantaĵo:

Iru, bovisto, ripozigu vin.
Pelu l' bovaron kaj pensu pri amatin'

Ĉe mateniĝo, kiam iras mi laŭvoje
al la paŝtejo, la bovaron pelas mi.
Estas nur deko, tre malmulte, ja nenio...
Tamen pli belan vi ne trovos tie ĉi.

Rekantaĵo

Ĉe vesperiĝo, kiam venas mi laŭvoje,
la gefilar' atendas min kun simpati'.
Estas nur deko, tre malmulte, ja nenio...
Tamen pli belajn vi ne trovos tie ĉi.

Rekantaĵo

Kaj kiam mi venas al pordo de la domo,
mia Rozinjo donas du kisojn al mi.
Ŝi estas eta, tre malgranda, ja nenio...
Tamen pli belan vi ne trovos tie ĉi.

Iru, bovisto, ripozigu vin.
Gardu l' bovaron kaj restu kun amatin'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Iru, bovisto

Marija Bonita

(Originala titolo: Acorda Maria Bonita)
Verkis: Volta Seca
Traduko: nekonata

Vekiĝu Marija Bonita
Vekiĝu en la frumaten'
La tago jam komenciĝas
Kaj ĉio brilas en la ĝarden'!


Rim: se iu scias, kiu estas la tradukinto, bonvolu informi al mi!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nur pro am' mi vin alvokas

(Originala titolo: Só chamei porque te amo)
Verkis: Stevie Wonder
Portugallingva traduko: Gilberto Gil (el I just called to say I love you)
Esperanta traduko el la portugala: Antonio Luís Lourenço dos Santos

Ne pro Novjar'
Ne pro gastar'
Ne pro buked'
je tag' de Sankta Valenten'
Ne pro ekflor'
aŭ pro birda hor'
Ne pro surpriz'
en viv' el tiom da banal'
Ne pro pluvem'
Ne pro poem'
Ne pro nuptfest'
en ĉarm' de frusomera varm'
Do je dekroĉ'
jen nun amata voĉ'
per vortoj tri
la ĵur' pri am' kaj vi kaj mi

Nur pro am' mi vin alvokas
Nur pro am' jen kisoj el la for'
Nur pro am' mi vin kore alvokas
Ĉar mi amas vin
De l' fundo de la kor'

Ne pro somer'
Ne pro vesper'
Ne ĉar dum nokt'
la lun' lanternas por amlud'
Ne pro aŭtun'
Aŭ pro mankanta sun'
Ne ĉar birdar'
En sor' ekflugas fuĝe for
Ne pro neĝvent'
Ne pro Advent'
Ne pro Kristnask'
kun kant' kaj dankoj al donant'
Sed pro motiv'
el homa viv'
la korinklin'
al la tri-vortaĵ' "Mi amas vin!"

Nur pro am' mi vin alvokas
Nur pro am' jen kisoj el la for'
Nur pro am' mi vin alvokas
ĉar mi amas vin
de l' fundo de l' kor'
De la kor'
De la koro


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukojn:
Telefonu
Vokis mi, ĉar vin mi amas

Zonotriko en la faruno

(Originala titolo: Tico-tico no fubá)
Verkis: Zequinha de Abreu k Eurico Barreiros
Traduko: Sylla Chaves

La zonotriko nun,
denove kaj sen pun',
serene manĝas mian sakon da farun'.
Se zonotriko volas
bone manĝi, do...
en pomarbaro da fivermoj estas tro!

Bonvolu preni tiun birdon el la greno,
Ĝi volas lasi mian sakon en malpleno!
La birdon prenu vi nun
el la maiza farun',
ĉar estas multo por manĝado sub la sun'!

Mi ĉion provis, por ke ĝi ne faru tion.
Por ĝin observi, al ĝi donis mi milion.
Pri kato zorgis, timigilo kaj kaptilo,
sed ĝi mian farunaĵon
daŭre manĝas en trankvilo.


Parte registrita de la kantistino Aurora Miranda, en la albumo Brazilo Kantas por Pli Bona Mondo, en 1970.



Kantas: Aurora Miranda
Muzikaranĝo: Maestro Cipó


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ho! Vi!

(Originala titolo: Você)
Verkis: Roberto Menescal k Ronaldo Bôscoli
Traduko: Jair Salles

Ho! Vi!
Maten’ de ben’ kaj ver’
Ho! Vi!
Jen venis tuj vesper’
Ho! Vi!
En kiu vivas mi
Kaj vivos ĉiam pli

Ho! Vi!
Bongusta kis’ de sal’
Ho! Vi!
Venanta en vesper’…
Kun ĝoj’
Revenos en maten’…

Ho! Vi!
Ridet’ en lumo-hel’
Ho! Vi!
Blu-paco de l’ ĉiel’
Ho! Vi!
De amo roso-fal’ sur min
Ho! Vi!
Tristeco, kiun mi
Jen kreis nur por mi
Nun venu, rev’ en sun’.


Rim: Prezentita de gekantistoj Flávio Fonseca kaj Cristina Pancieri dum koncerto en UK en Prago, 1996.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vojaĝo

(Originala titolo: Viagem)
Verkis: João de Aquino k Paulo César Pinheiro
Traduko: Cícero Soares

Ho, Malĝojo, min pardonu
mi vojaĝo-pretas
nun la Poezio
venis miaflanken
jam tagoheliĝas
ni vojaĝos for

Per rajdado senbileta
sur dorso malpeza
de l' molmola vento
vento devenanta
jam de malproksime
de la mara kor'

Ni vizitos belan stelon
de frua sunpleno
laŭdire perdita
en la frumateno
sed ĝi ja kaŝiĝas
per luda petol'

Sidu sur ĉi nuba helo,
mia poezio,
al nia orelo
portu kanton belan
ni aerprisemu
per muzikodor'

Kiom da flugiloj blankaj,
mia poezio,
dancas nian valson
tra l' ĉiel'. Kaj Dio
ĝin brode ornamas
per suna kolor'

Ho, min helpu, poezio,
Mi plukos liliojn
rozojn, adiantojn
tra verdaj ebenoj
nomataj ĝardenoj
de l' ĉielfavor'

Sed vi povas trankviliĝi,
mia poezio,
ĉar ni turnalvenos
sur gvidanta stelo
sub lunluma helo
de l' noktiĝa hor'

Kial ne l' eventualo
de reveno kuna
sur bruna ĉevalo
la nokta stalono
ĝia nomo - luna
fulmo de Amor'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Vojaĝo
Vojaĝo

Vojaĝo

(Originala titolo: Viagem)
Verkis: João de Aquino k Paulo César Pinheiro
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Ho, malĝojo, min pardonu, jam la sun’ aŭroris.
Venis min viziti mia poezio
Por min korinviti al forvojaĝad’.
Iru ni kunvojaĝante en la milda sino
De l’ freŝa venteto, kiu venas lante
Antaŭ longa tempo el la fora mar’.

Iru ni ĉi-sunleviĝe al aŭrora stelo,
Kiu ŝajne solas vagante sen celo,
Sed infanpetolas kaŝludante ja.
Side en la nubo klara, faru vi kanzonon,
Poezio kara, kune ni dissendu,
Dolĉajn melodiojn meze de l’ stelar.

Kiom da birdetoj blankaj, vidu poezio,
Dancas nian valson en ĉielo blua
De l’ tago brodita per la sunradi’.
Ho, min helpu poezio, mi rikoltos florojn,
Adiantojn belajn, en la verdaj kampoj,
De vi alnomataj la Ĝarden’ de Di’.

Sed, ni promenadu pace, mia poezio,
Ĉe klarego luna, en la gvida stelo,
Dum la nokto-sino revenados ni,
Aŭ laŭeble kunrajdante sur ĉeval’ alzana,
Nokte galopanta, nomata Lumego,
Lumego venanta el la lunradi’


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Vojaĝo
Vojaĝo