Verkis: Klécius Caldas k Armando Cavalcanti
Traduko: Sylla Chaves
Iru, bovisto! Aŭror’ gvidos vin!
Forportu l’ bovojn, nur pensante pri l’ karin’!
Frue matene miajn bovojn laŭ la vojo,
Ĉiam kun ĝojo, al paŝtejo gvidas mi...
Deko da bovoj, tre malmulte, nenieto...
Tamen pli belaj ne ekzistas tie ĉi.
Iru, bovisto! La Sun’ gvidos vin!
Venigu l’ bovojn, nur pensante pri l’ karin’!
Je la reveno, posttagmeze, ĉe la vojo
Miaj gefiloj ĉiuj kuras tuj al mi...
Nur dek infanoj, tre malmulte, nenieto...
Tamen pli belaj ne ekzistas tie ĉi.
Iru, bovisto! Stelar' gvidos vin!
Enfermu l’ bovojn, nur pensante pri l’ karin’!
Kiam alvenas mi ĉe l’ pordo de la korto,
ĉiam Rozinjo por brakum’ kuras al mi...
karino mia, tre malgranda, nenieto...
Tamen pli bela ne ekzistas tie ĉi.
Rim: En la jaro 2001 Sylla Chaves sendis la jenan mesaĝon al la tiama retgrupo Veki:
" Verŝajne, al pluraj el vi plaĉas esperantigo de brazilaj popolkantoj. Tial mi sendas ĵusfaritan tradukon. Antaŭhieraŭ (sabate), en nia ŝtata Esperanta renkontiĝo, ni aŭskultis tre belan korusan kantadon Esperante (kun tre klara prononcado) kaj portugale. Interalie, ili kantis BOIADEIRO en tre bela aranĝo. Mi promesis al ili kaj al mi mem esperantigi ĝin kiel eble plej frue. Kaj komencis labori antaŭ ol dormi. Mi preskaŭ finis. Mankis nur unu vorto, kiun mi trovis en la aŭtobuso revene al Rio. Jair kaj Aragon (Jair Salles kaj Alfredo Aragón) ŝategis la ĵus eltrovitan vorton: NENIETO (um nadinha). Laŭ mi, ĝi transdonas la saman mildan naivecon de la aŭtoroj en la pentrado de la plej karaj havaĵoj de la BOVISTO: la bovoj, la infanoj kaj la amatino. Se vi konsentas, ke mi trafis la bonan tradukon, ni diru kune: vivu Esperanto, kiu permesas tiajn solvojn!
Kore via, Sylla"
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Dirce Sales)
Rim: tiu registraĵo estas farita antaŭ multaj jaroj, tial la kvalito ne estas tre alta.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Bovisto
Mi havis la grandan plezuron sonregistri tiun klasikaĵon en Esperanto antaŭ jaroj kaj la muzikaranĵo estis farita de granda amiko kaj kompetenta muzikisto, Kleber Matos, kiu jam forpasis.
ResponderExcluirBonega traduko, kiel ordinare cxe Sylla
ResponderExcluirDankon pro via ĝentileco, Flavio!
ResponderExcluir