Preĝo de Sankta Francisko

(Originala titolo: Oração de São Francisco)
Verkis: Padre Irala (sur teksto atribuita al Francisko el Asizo)
Traduko: Flávio Fonseca

Sinjor', el mi faru ilon de via pac'
Al malamantoj mi portu la amon
Al la ofendantoj mi portu pardonon
Al malkonkordantoj mi portu konkordon
Al la dubantoj mi portu fidon
Al erarantoj mi portu la veron
Al senesperuloj mi portu esperon
Al la malĝojuloj mi portu la ĝojon
Al la mallumo mi portu lumon

Ho Majstro, ke mi volu esti pli
Konsolanto ol konsolato
Kaj komprenanto ol nur komprenato
Amanto ol amato
Ĉar donante oni ricevas
Kaj pardonante oni indas pardonon
Kaj ja mortante oni vivas
En eterna vivo


Rim: Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu korusa.
Obs: Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma melodia cifrada e uma de arranjo para coral.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto estas tiel konata, ke multegaj artistoj el diversaj religioj, tra la tuta lando, ĝin registris kvazaŭ ĝi estus "anonima". Tamen ĝia unua registro, far la aŭtoro mem, okazis en la vinila disketo Irala Canta, lanĉita de Eldonejo Vozes, en 1968. Kaj en tiu ĉi ligilo vi povas aŭdi la aŭtoron ludantan ĝin (en minuto 5'16", portugallingve).



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

7 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!