Mostrando postagens com marcador Sílvio César. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Sílvio César. Mostrar todas as postagens

Okulojn levu

(Originala titolo: Levante os olhos)
Verkis: Sílvio César
Traduko: Flávio Fonseca

Okulojn levu,
Rigardu fronte al ŝiaj
Rigardu funde l' okulojn
Kaj vidu ĉion diratan

La doloron portas ver'
Sed nur ĉar vi trompiĝas per
Revumoj kaj timemoj sen konkreto

Ho amik', se volas vi
Envolvi sin en la pasi'
Serĉadu en okuloj la sekreton

Okulojn levu,
Rigardu fronte al ŝiaj
Rigardu funde la vivon
Kaj vidu nur tion diratan


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Por vi

(Originala titolo: Pra você)
Verkis: Sílvio César
Traduko: Vitor Mendes

Jen mi gardis por vi
tiun amon senfinan
Kaj mi serĉis por vi
La loĝejon fascinan

Kaj mi sonĝis por vi
Mian sonĝon de pac’
Kaj por vi gardis mi
Min tro, sen lac’...

Sen la via reven’
estos mi elrevita
Kiel vivos mi sen
la ĝojeco perdita

Tute ne scias mi
la kialon de l’ fin’
Ha se mi estus vi
Mi revenus tuj min
Al mia sin’

Ha se mi estus vi
Mi revenus tuj min


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).