Mostrando postagens com marcador Recenzo. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Recenzo. Mostrar todas as postagens

Peĉjo

(Originala titolo: Pedrinho)
Verkis: Dori Caymmi k Paulo César Pinheiro
Traduko: James Rezende Piton

Li povis imagi
Esti reĝo, kavalir', pirato aŭ Herkul'
Estis li laŭ sia em'
Ĉar li estis revemul'...

Li povis kredadi
Pri feino, drako, povo de senkapa mul'
Vidis li laŭ sia em'
Ĉar li estis revemul'...

Kaj Bien' de Flava Pego,
mondo de fabel',
estis lia kvazaŭ ja kastel'...

Li povis vojaĝi
En raketo, trajno aŭ velŝipo al insul'
Vagis li laŭ sia em'
Ĉar li estis revemul'...

Al Bien' de Flava Pego,
mondo sen kompar',
Tuj revene hastis lia ĉar'...

Li povis miradi
Pro la plantoj, bestoj kaj riĉeco de la Ter'
Emas li elkreski nun
Al la mondo de l'ekster'...

Por esplor'...


Notoj de la Tradukinto:

* Peĉjo (Pedrinho) - unu el la roluloj en la plej konata brazila porinfana literatura serio - Sítio do Picapau Amarelo (Bieno de la Flava Pego), de Monteiro Lobato (1882-1948). Peĉjo estis nepo de la bienmastrino, entreprenema knabo, kiu esploris la bienon kaj apudan arbaron, revis pri herooj kaj celis kuraĝajn farojn.

* Senkapa Mulino - brazila popola legendo, unu el la multaj, kiuj rolas en la verkoj ĉirkaŭ la Bieno de Flava Pego. La legendo aludas al virino kondamnita transformiĝi en mulinon, kiu ne havas kapon kaj eligas flamojn el sia kolo dum travagado sur la kamparoj. Tio okazas de ĵaŭda sunsubiro ĝis la vendreda sunleviĝo. La kialo de tiu malbena transformiĝo varias laŭ la regiono.

* La tradukinto dankas la valorajn konsilojn de Cícero Soares kaj Flávio Fonseca.


Vidu ĉi tie RECENZON (portugallingva).



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).