(Originala titolo: Traduzir-se)
Verkis: Fagner k Ferreira Gullar
Traduko: Cícero Soares
Unu parto de mi
ĉiuj sen limo:
kaj alia, neni':
kavo sen fino.
Unu parto de mi,
popolamas':
alia, malkomforto
kaj solec'.
Unu parto de mi
pesas, mezuras:
kaj alia kapturnas.
Unu parto de mi
manĝofestenas:
kaj alia miremas.
Unu parto de mi
estas tutcerte:
kaj alia montriĝas
senaverte.
Unu parto de mi
estas vertiĝo
kaj alia, lingvaĵo.
La traduko de part' en
alia parto
— por mi demand' de viv' aŭ morto — ĉu ĝi arto?
Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Tradukiĝi
Brila traduko de brila poemo de Ferreira Gullar.
ResponderExcluirSendube!
ExcluirMi dankas, Paulo
ExcluirBonege!👏🏼👏🏼
ResponderExcluirTre bela !!
ResponderExcluir