Verkis: Afonso Camboim
Dum petas pacon kapo
petpostulas la militon kor’,
Surnube balas aglo sed
leon’ nur ĉi estas aktor’.
Voli, ni volas, sed la ĉefo,
vere, estas la pramor’.
Ve, ve, ja,
ve, ve, ja.
Miaj sovaĝa emociaĵ’
kaj eksaĝ’-menso estas nur
tago kaj nokto ironie
kunigitaj de l’ natur’,
ole’ kaj akvo ununure
kunigitaj de vear’.
Ve, ve, ja,
ve, ve, ja.
Ĝis la am’
Ĝis la am’
Ĝis la am’
Ĝis l' “Aum”.
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!