(Originala titolo: Preciso aprender a só ser)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Vitor Mendes
Ĉu vi scias?
Estas tro multaj aferoj por lern’
Pri kiu kant’, pri l’ sinten’,
Kien ir’
Pri dir- nedir', pri l’ dezir’
en la intern’
Ĉu vi scias?
Pro tiom multe,
mi embarasiĝas
Estas mi sola, kaj la koro premiĝas
kaj verŝiĝas larmoj, kaŝitaj kun konstern’
Ĉu vi scias
Mi scias en fund’ ke l’ problem’ estas nur penso
Sufiĉas ke la kor’ diru ne, kiam menso
Provu porti nin al la malĝoja stern’
kaj se sonos min la sambo-kanzon’
Kiel tiu
Mi bezonas ellerni pri l' sol’
en reag’, aŭdi do
La dir’ de l’ koro en tern’
Ja necesas pri-esti-ellern’
Rim: "Mi bezonas ellerni pri l' sol’" estas mencio al la fama kanto samnoma.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!