Rio

(Originala titolo: Rio)
Verkis: Roberto Menescal k Ronaldo Bôscoli
Traduko: Flávio Fonseca

Rio loĝanta en mar'
Ferias mi en Rio
Kiu ĉe la mar'
Havas florojn naskiĝintajn brunaj
En ĝardenoj sunaj

Rio de veluraj montoj
Ĝojkrias mi al Rio
Al ridetaj fontoj
Kiuj oras preskaŭ ĉiutage
Kaj ĝojas lum-image

Rio, mar',
Eterna en la amofar'
Mia Rio lunas
Amike, blanke, junas

Jen sun', jen sal', jen sud'
La manoj sin malkovras, blu-apud'
Pro tio mia Rio de l' virina belo
Tuj finas ĉiun senton de ia malhelo
Ne dormas mia Rio, ĉar neniam lacas,
Kaj Rio nur donacas

Ferio ĉe Rio
Mi, Rio,
Ferio ĉe Rio
Mi, Rio, mirio!


Rim (N.T.):
- "Rio" estas mallongigo de la urbonomo "Rio-de-Ĵanejro".
- "Mirio" estas libera uzo de la prefikso "miria/", kun la senco de "miriado".



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!