Verkis: Querino de Oliveira k J. B. de Mello e Souza
Per grandega penado celante
Doni pacon al tuta Homar',
Ni laboru senlace, konstante,
Ni laboru, samideanar'
Kaj la verda standard' en batalo
Nin al venko direktas kun glor'
Esperanto triumfos sen falo
Dank' al nia potenc' kaj fervor'
Malhelpita per ombroj, per nuboj,
Nun briladas libere la stel'
Jam foriras ŝanceloj kaj duboj
Jam pli bela fariĝas ĉiel'
Nia lingvo senĉese progresos
Ĉiulande, tra tuta la Ter'
Ni la barojn faligi sukcesos
Fortigitaj de l' am' kaj esper'
Kiam venas ondego terura
La kuraĝon ne perdas ŝipan'
Trankviliĝos la maro lazura,
Ne pereos li pro l' uragan'
Al sentimaj ŝipanoj similaj,
Iru ni, daŭrigante kun ĝoj'
La triumfoj montriĝos facilaj
Ĝis la fino de longa la voj'
La esper', la plej dolĉa gvidilo
Novajn fortojn alportos al ni;
Esperanto, tutmonda ligilo
Jam ne estas ĥimer', iluzi'...
Ĝi vivadas kaj vivos tre bele
Por la bono de l' granda Homar'
Se ni ĉiam laboros fidele...
Ni laboru, samideanar'
Rim:
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
- Dankon al Biblioteko Carlos Domingues, de Brazila Esperanto-Ligo, kiu disponigis la originalon al ni.
Obs:
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
- Agradecemos à Biblioteca Carlos Domingues, da Liga Brasileira de Esperanto, que nos disponibilizou o original.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!