Tio

(Originala titolo: Isso)
Verkis: Tony Bellotto
Traduko: James Rezende Piton

Tio
Okazanta al la nia
Estas ordinara inter ĉiu par’
Tio
Ekestas senracia
Ne gravas kolor',
Kred' aŭ la socia far'
Tio, tio

Tute fajnis, ke ĝi ŝajnis
Rara, io nova,
Nia amo firmis, fortis,
Estus daŭripova,

Ne diru nun
Ke mankis l' oportun'
Vi agu por fortun'
Ne diru nun

Ne utilas multe ĉia plend'
Nur kredi, ke sufiĉas
Simple daŭri en atend'

Tio
Malhelpanta niajn revojn
Disfaligis muron
Kun invad' al nia kort'
Tio...
Pasas multaj jaroj,
Estis tiel ĉi,
Tia nia sort'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!