Haltu vi

(Originala titolo: Alto lá)
Verkis: Arlindo Cruz k Sombrinha k Zeca Pagodinho
Traduko: Vitor Mendes

Mi aŭdis
Ke vi pri mi parolaĉas
Ja vi malveron elkraĉas
Ke vin daŭre volas mi
Haltu vi
Fermu vi tiun buŝaĉon
Taksu ĉi vian fiplaĉon
Ĉar ne pravas via ton’
Ĉar estis vi petinta pri pardon’
Ĉar estis vi petinta pri pardon’

Ha, vin tiom amis mi
Sed ne meritis vi
Tiom da mia amo
Obeis vi ne la ordonaĵojn
Kaj pro la mensog’ jen la allog’
De l’ fin’ de l’ flamo

Sed nun pacon volas mi
Ĉar troe tretis vi
Ĉi koron sen motivo
Mi iros al orgio
Al malpermesata vivo
Ja ĝi estas por mi l’ alternativo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Tre bela poemo. Tamen kia estas ebla interpreto de uma el tiuj kantisto?

    ResponderExcluir
  2. Saluton, kara, mi ne komprenis vian demandon.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!