Filo de Bahio

(Originala titolo: Filho da Bahia)
Verkis: Walter Queiroz
Traduko: James Rezende Piton

Ho, brunulo...
Ho, brunulo...
Ho, brunulet'
Ho, mia am'
Ho, brunulo...

Venu eksterronden
Venu al ripoz'
Tuj ĉe mian sinon
Venu por am-doz'
Ho, brunulo...

Ĉar mi, junulino,
Pri amor', mastrin'
Mi eklernis frue
Por instrui vin
Ho, brunulo...

Filo de Bahio,
Se vi restos for,
Mi vin ne dorlotos
Mi ne lulos vin, ho brunulo...

La viv' estas granda pen'
En mia kor' estas kompren'

Perdopova kun braveco,
Amopova por karul'
Ho, brunulo...

Pri drinkad' en Varandá
De Sandoval venis l' instru'
Ho, brunulo...


Rim (N.T.): Tiu ĉi kanto fariĝis konata pro la televida felietono "Gabriela" (1975), kreita laŭ la libro de Jorge Amado. En ĝi Sônia Braga estis la ĉefrolulino. La kanzono disvastiĝis en la voĉo de tiam juna kaj plu tre respektata kantistino Fafá de Belém (foto).

Ĝia bazo tute kongruas kun la ritmoj uzataj en kapoejro, luktarto disvolvita de afrikanoj venigitaj al Brazilo por trudlaboro, ekde la fino de la 16ª jarcento: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kapoejro. "Rondo" en la kanzono aludas al la grupo, kiu formiĝas por spekti kaj alterne partopreni la lukton.
La teksto cetere mencias:

- Varandá [varanda'], t.e. "Bar do Varandá", tiam tre konata trinkejo en Salvador, la ĉefurbo de la brazila federaciero Bahio.
- Sandoval [sandovaŭ'], Sandoval Leão de Caldas, posedanto de noktoklubo kaj konata kiel "La Reĝo de la Nokto". Li estis simbolo de la bohemianoj de Salvador.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!