De niaj amoj restas ki’?

(Originala titolo: Que reste t'il de nos amours?)
Verkis: Charles Trénet k Leon Chauliac
Traduko: Cícero Soares

De niaj amoj restas ki’?
De belaj tagoj, iluzi’
Olda figur’, fotogravur’
De la junec’

De l’ ambiletoj restas ki’?
De renkontiĝoj, de April’,
La suvenir’, por mi, altir’
Sen ĉes’

Velka feliĉ’, tuta liber’
Kis’ sen kondiĉ’, rev’ sen esper’
Postrestas ki’ de l’ tuta jun’
Min diru nun

Eta vilaĝ’, urbet-ŝose’,
Kaj la pejzaĝ’ sin kaŝas tre
En nubmiraĝ’, kara vizaĝ’
De la pase’


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!