(Originala titolo: Kid Cavaquinho)
Verkis: João Bosco k Aldir Blanc
Traduko: Flávio Fonseca
Hej, mi nur prenis mian kavakinjon
Ekis la kverel'
Se mi rakontos, kion povas kavakinjo
Ŝajnos fefabel'
Kiam ĝi vundas, ve, ĝi vundas kvazaŭ per ponard'
Kaj se persistas, homoj dispeliĝas je l' rigard'
Genésio, l' apuda najbarino
Subtenas tiun fivagabondon
Venenas ĉi mia kavakinjo
Ĉar se mi ĝin prenas, alfrontas tutan mondon
Se iu iel min tro ĝenas
Per la kavakinjo mi respektobtenas
Rim:
- "Kavakinjo" estas karesa alnomo por la kordinstrumento "kavaketo", aŭ "kavako".
- "Genésio" (prononco: Ĵenezju) estas vira nomo.
Obs:
- "Kavakinjo" é um nome carinhoso para o instrumento de cordas "kavaketo", ou "kavako".
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!