(Originala titolo: Pecado capital)
Verkis: Paulinho da Viola
Traduko: Flávio Fonseca
Surmane la mon' estas tajfun'
Estas tajfun'
En vivo de iu revul'
Iu revul'
Multaj homoj sin perfidas
Kaj sin misgvidas
Pro tiom da reviluzi'
Kaj grandeco malaperas
Kiam la soleco veras
Jen filozofi'
Sed vivi estas neces'
Kaj la viv'
Ne facilas por la ul'
Foje por elturni sin
Ĉiu zorgas pri si mem
Frateco fariĝas nul'
Kaj do
Surmane la mon' estas tajfun'
Surmane la mon' estas solvem'
Kaj nur soleco
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

gratulon
ResponderExcluirDankon!
Excluir