(Originala titolo: Linda lourinha)
Verkis: João de Barro (Braguinha)
Traduko: Paulo Nascentes
Blondinjo, Blondinjo
Okulojn klarajn je kristal’
Ho ĉi foj’ anstataŭ Brunetinjo
Estos vi reĝin' en mia karnaval’
Blonda pupeto
De alia lando
Venas de Irlando
Venas de Pariz’
Donac’ al vi
Mia tener' pli varma
Ol la suno arda
De ĉi paradiz’
Blondinjo, Blondinjo...
Bela blondinjo
Kun rigard’ tre klara
De ĉi blu’ tre rara
De l’ ĉiela bril’
Sed viaj vangoj
Iĝos ili brunaj
Kiaj de la junaj
De mia Brazil’
Blondinjo, Blondinjo...
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!