Nia am'

(Originala titolo: Nosso amor)
Verkis: Mauro Motta k Eduardo Ribeiro
Traduko: Flávio Fonseca

Nia am'
Ne eblas, ke alvenu al la fin'
Mi pensas pri eraroj kaj
Mi volas la motivojn por
Ke ĉio ĉi finiĝu, ve
Ke ĉio estingiĝu, ve

Mia am'
Okuloj miaj cedas ne al plor'
Sed ili ne rezistas tro
Neeviteblas larmofal'
Kaŭzita pro l' malpleno pro l' angoro

Amo, mi vin tre amas
Kaj ĉiutage min vivigas via am'
Via forir' doloras
Sed vian bildon portas mi en la anim', en mi

Amo, mi vin tre amas
Kaj ĉiutage min vivigas via am'
Sed mi feliĉas jam
Ĉar iam mi liveris min al am',
Kiu signifas tutan mian vivon



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!