(Originala titolo: Apenas um rapaz latino-americano)
Verkis: Belchior
Traduko: Vitor Mendes
Mi estas nur esperantist’
Ja mondocivitano, ve, sen mono en banko
De malgrava famili’
Naskita en malriĉa land’
Sed jen Jutub-kanzon’
Kiun aŭdis mi
Kantita en iama UK
Kaj tiel diris ĝi:
Viv’ estas dia, ĉio estas tre mirinda.
Aŭdas mi multajn kanzonojn
Mi babilas per la reto
Iras mi tra mia vojo
En internaci-etoso
Kaj en mondo neniu amik’
Kredas pri tiu opini’
Ĉar la ŝanĝo, estas la sola ver’
Estas mi nur esperantist’
Ja mondocivitano, ve, sen mono en banko
De malgrava famili’
Naskita en malriĉa land’
Sed jen, jen al ĉio malpermes’
Sed laŭ mi, aŭdu nun bone min
Ja ĉio permesatas
Eĉ kisi vin en la
Mallumo de l’ kinej’
Ĉe nenies rigard’
Vi ne petu ke mi faru
Kanzonon kiu estu plaĉa
Tre ĝusta, milda, malpeza
Ne feroza kaj ne aĉa
Ĉar la vortoj estas akraj
Kaj ne eblas ke kantu mi laŭ dec’
Ĉar al mi estas vundem’
Sed se pro ĉio kion mi nun diras
Vi tro timas, vi tro miras
Estas ĝi nur kanzonon mian
La vivo, ĝi estas ja malsama
Celas mi, en vivo, en viv’
Ĝi plimulte malbonas
Estas mi nur esperantist’
Ja mondocivitano, ve, sen mono en banko
La pafilon gardu vi en la salon’
Estas mi nur simpla kantisto
Sed se post mia kantad’
Al mi vi celos pafad’
Mortigu min je l’ tria en vesper’
Ĉar nokte al mi estas devo
Do vi ne malhellpu
Per via sinten’
Mi estas nur esperantist’
Ja mondocivitano, ve, sen mono en banko
De malgrava famili’
Naskita en malriĉa land’
Sed jen, jen nenio estas dia
Jen nenio tre mirindas
Estas ne io sekreta
Ja ne, estas ne io mistera, ne
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!