(Originala titolo: Tem gato na tuba)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: Flávio Fonseca
Ĉiudimanĉe ludadis bando
En la placo ĉe ĝarden'
Kaj el distanco oni aŭdadis
La tubjon de Serafen'
Iam hazarde eniris kato
En tubjon de Serafen'
Kiel rezulto de la okazo
La tubjo sonis ĉi tiel, jen:
Pum, pum, pum (mjaŭ'!)
Pum, pu, ru, ru, pum, pum (mjaŭ'!)
Pum, pum, pum (mjaŭ'!)
Pum, pu, ru, ru, pum, pum
Rim:
- Serafen' estas la proponita traduko por la vira nomo Serafim (kiu, laŭlitere, signifas "serafo").
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Serafen' é a tradução proposta para o nome próprio Serafim.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!