(Originala titolo: Todos juntos)
Verkis: Luiz Enriquez k Sérgio Bardotti
Portugallingva traduko: Chico Buarque
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca
Kion havas la katin'?
- La ungojn
Kion havas la kokin'?
- La bekon
Tio ŝajnas nesufiĉa eko
Por incito al kuraĝ'
Kion havas la azen'?
- La hufojn
Kion havas do la hund'?
- La dentojn
Uzu ĉion kune en momento
Kaj rezulto venos ja
Unu beko plus dek ungoj
Plus kvar hufoj, tridek dentoj
Kaj eĉ la plej bravaj gentoj
Nin respektos en final'
Ĉiuj kune ni fortegas
Ni la sagoj, ni la arko,
Ĉiuj ni en sama barko
Malaperas ĉiu tim'
Apud mi estas amiko
Protektata kun estim'
Ĉiuj kune ni fortegas
Malaperas ĉiu tim'
Kio estas la katin'?
- Sagaca
Kio estas la azen'?
- Pacienca
Certe tio estas ne potenca
Por incito al kuraĝ'
Kio estas do la hund'?
- Lojala
Kio estas la kokin'?
- Obstina
Vere tio estas ne kulmina
Sed rezulto venos ja
Sagaceco, pacienco,
Lojaleco, obstinemo
Kaj finfine la sistemo
Ŝanĝos sin en la ĝangal'
Ĉiuj kune ni fortegas
Ni la sagoj, ni la arko,
Ĉiuj ni en sama barko
Malaperas ĉiu tim'
Apud mi estas amiko
Protektata kun estim'
Ĉiuj kune ni fortegas
Malaperas ĉiu tim'
Tamen oni diras, ke abundas
La kantistoj kiaj estas ni!
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!